Recent comments in /f/Esperanto

Fool wrote

Banned from everywhere else on Raddle, ol' Jorge posts links to Freakspots IP in Esperanto with the hopes they'll block that too.

🐿️

3

masque wrote

Reply to comment by !deleted31465 in by !deleted31465

Lau mia komprenado, YaCy bezonas multajn uzantojn. Se oni kreus nuresperantan version de YaCy, gxi tre eble ne havus suficxe da uzantoj por funkcii bone.

1

masque wrote (edited )

Reply to by !deleted31465

Tio estas la problemo de "modernaj" sercxiloj, mi pensas. Sercxiloj kiuj uzas TF-IDF au similan metodon povas kompreni multajn lingvojn, sed modernaj sercxiloj uzas lingvo-modelojn, kaj oni bezonas grandan korpuson por lernigi la lingvon al la modelo. Esperanto eble ne havas sufficxe grandan korpuson.

2

masque wrote

Reply to by !deleted1665

Cxu io vere validigas HTML-on cxi tempe? Sxajnas ke la de facto pli grava afaro estas kontroli cxu la plej oftaj navigiloj rekte montras la pagxon. Jes? Cxio estas bona. Ne? Ne gravas cxu la HTML-on estas valida, vi havas problemon.

2

masque wrote (edited )

Mi uzas LinuksMenton en Esperanto. Gxi ne estas tute tradukita, eble 70-80%? Sed GVim (la plej grava aplikajxo!) kaj GIMP, Firefox, ktp. ankaux estas tradukitaj, do mia komputilo estas plejparte uzebla Esperante.

1

masque wrote (edited )

Originale, kiam mi ne sciis pri "inoremap jj <esc>", mi tute malamis uzi Vim-on, sed nun mi cxiam uzas gxin.

Mi neniam uzis Kakoune-on, kaj gxi sxajnas eble esti pli bona por lernantoj, sed mi ne scias, cxu mi nun volas lerni novan redaktoron.

2

shanoxilt wrote

Reply to by !deleted1665

Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel) Muziko: Leonard Cohen

Se mi trarigardas la mondon, min ŝokas la malama ondo sur kiu navigas la ŝipoj de la potenculoj. La agoj meritaj de kelkaj justuloj, tretite, kaŝiĝas for ĉies okuloj kaj la bono plu ne vidiĝas, ve, enkaĝigita. Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja!

Nun la korupteco regadas, nun la egoismo kreskadas dum bankoj kaj kapitalistoj ekspluatas la mondon. Ĉu ni devus tion komplice konsenti, kaj antaŭ la krimoj senhonte silenti, aŭ tion denunci kaj peti la juĝon de Dio? Haleluja, …

En mondo finiĝas militoj, ne estas plu beboj malsataj kaj en la fabrikoj kaj kampoj la homoj laboras. Ne plu senhejmuloj en urboj troviĝas, ne plu mizeruloj sur strat’ almozpetas, ne plu bonkoruloj suferas pro l’mondaj fiaĵoj. Haleluja, …

Nun politikistoj kondutas honeste kaj kapitalistoj vivadas modeste, dum ĉesis la raboj kaj murdoj far homoj malbonaj. Neniu plu tuŝas ofende virinojn, neniu diskriminacias kristanojn, neniu atencas la vivon, triumfas la Amo. Haleluja, …

La grandajn problemojn de l’homa vivado “malsato, sekeco kaj poluado” rapide, nun solvos, scienco kaj teknologio. Ĉu “kial ni vivas kaj kial ni mortos” la nuntempa filozofio eksplikos, ĉu la homoj plu ne bezonos la helpon de Dio? Haleluja, …

1

jaidedctrl wrote (edited )

Reply to by !deleted1665

Eĥe, mi ne jam konas aliajn retejojn (mi baldaŭ serĉos)-- sed, mi viajn enmetis la vikipaĝo.

Se vi aliajn trovus, tiel ankaŭ aldonu ilin. :)

REDAKTO: La blogo de Karmen BIANCA mirindas, dankon por la ligiligo! Klare bela. ;w:

1

kittybecca wrote

Reply to by !deleted1665

Se mi bone kaptas la sencon, mi pensas, ke "al kiuj" estas senintenca hispanismo - la verbo malami ĉiam regas akuzativan objekton, do gramatike devus esti "Ni ja malamas / (tiujn) kiuj nin suferigas."

Tamen iuj opinias, ke 'je' povas anstataŭi la akuzativon, do por konservi la nunan skandon, tio eblas. Ankaŭ kompreneble ekzistas la eksperimenta prepozicio 'na'.

1

kittybecca wrote (edited )

Reply to by !deleted1665

Mi rimarkis plurajn problemojn pri la angla traduko de komun.org, kaj povus korekti per traduko Esperanto->anglen (kun kontrola rigardo al la hispana, kiun mi iom konas). Ĉu vi konas la prizorgantojn de la retejo?

2

jaidedctrl wrote (edited )

Reply to comment by !deleted1665 in by !deleted1665

Ho, kia malfeliĉigo!
Mi loĝas tro malproksime de tioj (anstataŭ en usono).
Sed… kiam mi sekve transiros la usonulojn Ioan aŭ Novyorkon (se tio vere okazus), espere mi memoros prutepreni ϗ skani kopion.

1

jaidedctrl wrote (edited )

Reply to by !deleted1665

Ĥmmm… mi ankaŭ ne sukcesis.

Mi konas amikinon, kiu havas grandan librejon en ŝia domo, enhavata de centoj da Esperantaj libroj el la 19a jarcento (inkluzive iom da historiaj ϗ raraj libroj).
Kiam mi sekvtempe rekontos ŝin, mi pridemandos ĉi tiun libron!

REDAKTO: Unutage, mi volus skani ŝiajn havantajn librojn kiujn ne havas kopioj sur la reto. Ankaŭ, eble mi demandos pri tiu ideo. `o`

1