Comments

You must log in or register to comment.

kittybecca wrote

Se mi bone kaptas la sencon, mi pensas, ke "al kiuj" estas senintenca hispanismo - la verbo malami ĉiam regas akuzativan objekton, do gramatike devus esti "Ni ja malamas / (tiujn) kiuj nin suferigas."

Tamen iuj opinias, ke 'je' povas anstataŭi la akuzativon, do por konservi la nunan skandon, tio eblas. Ankaŭ kompreneble ekzistas la eksperimenta prepozicio 'na'.

1