Comments

You must log in or register to comment.

F3nd0 wrote

Rekomendo: genr·o → (mens·a) seks·o

1

kittybecca OP wrote (edited )

Mi konas tiun rekomendon kaj ne konsentas. La plimulto da transgenruloj simple uzas neologisman sencon de la vorto genro, do tute ne indas enkonduki novan duvortan esprimon. La vorton 'genro' uzas Egalecen kaj tre multaj Esperanto-gazetoj, kaj ofte paroloj en kongresoj temas pri genro kun ĉi tiu signifo. Ĉi tiu nova signifo jam ekzistas, kaj eĉ la Reta Vortaro agnoskas tion: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/genr.html#genr.0o

1

F3nd0 wrote

»Genro« estas gramatikaĵo, kaj male ne indas enkonduki novan signifon por ĝi, kiam tiun jam entenas »sekso«. Kvankam jes, ĝi ekzistas, mi devas ĝin malrekomendi. Simile ekzistas ankaŭ la esprimo »dank’ al«, kiun mi ankaŭ devas malrekomendi. Plie, laŭ tio, kion mi scias pri ĝi, mi ne povas agnoski »Egalecen« kiel fonton de bona Esperanto.

0

[deleted] wrote

1

kittybecca OP wrote

Por mi ambaŭ vortoj estas facile kompreneblaj.

Jes ja. Kaj kvankam iom da lingva gvidado kaj preskribado ja utilas, ili ne utilas kiam la parolantaro (aŭ ĉi-kaze, la sekcio de la parolantaro celita per la pridisputata vorto) jam decidis pri nova senco kaj tiu senco iĝis vaste uzata. Antaŭe ankaŭ mi (transgenrulino) plejparte uzis la vorton sekso ĉi-sence, sed tiu batalo jam estas malgajnita ĉe la granda plimulto da aliaj transgenruloj, al kiuj mi parolas; ili grandparte uzas la vorton 'genro'. Kaj mi tute komprenas kial uzi la vorton genro: eĉ palorante pri socia aŭ mensa rolo, sekso ankoraŭ implicas nur du en la mensoj de la plimulto da homoj.

Mi ne pretas daŭre diradi al miaj esperantistaj transgenraj geamikoj, "ne, la vorto estas sekso." Tio insultus ilian inteligentecon; ili ja jam sufiĉe aŭdis la kontraŭan vidpunkton. Ili decidis uzi novan sencon de la vorto genro kaj mi mem uzos unu aŭ la alia dependante de la kunteksto kaj speco de verko. Ja estas nek kontraŭgramatike, nek malordinare enkonduki novan sencon de pli malnova vorto.

1

F3nd0 wrote

kaj Vikipedio

Kies fonto estas la ĵus menciita Reta Vortaro. Komprenebleco ne signifas ĉiam taŭgecon.

1

kittybecca OP wrote

Mi konas tiun argumenton kaj ne devas relegi ĝin; fakte legadi ĝin foje kaj refoje tedas min. Mi certigas vin, ke ĉiu, kiu uzas la vorton genro, jam aŭdis tiun argumenton kaj decidis ankoraŭ uzadi la vorton genro.

1