Comments

You must log in or register to comment.

F3nd0 wrote

Mi ne ŝatas la proponon. Kompreneble mi opinias la parton kun »ri« tute fuŝa, sed mi volis min esprimi precipe pri la novaj vorteroj. Laŭ mi la devenigo estas stranga, kaj la rezulto iom neagrabla. La reguloj estas sufiĉe malsimplaj por ke oni devu ellerni la novajn vorterojn, kaj samtempe sufiĉe similaj por rememorigi pri la originaloj.

Vere mi pli ŝatus tion, ke ni entirus radikojn tute novajn el lingvoj ne sufiĉe reprezentataj en nia lingvo, kiam tio taŭgas (necesas). La rezulto estus simila, sed aldone Esperanto iĝus pli tutmonde internacia.

0