Comments

You must log in or register to comment.

F3nd0 wrote

Bone kaj interesige skribita, dankon pro ĝi! Mi devos prove tion ludi. Cetere, jen kelkaj korektoj:

Neniu pingveno ŝatas, ke oni forprenu ĝiajn¹ fiŝojn.

  1. »Si« ĉiam nomas subjekton de la frazo. La frazo estas »ke oni forprenu x·ajn fiŝojn«, kie »si« nomas »onin«, kaj »ĝi« nomas »pingvenon« (de la alia frazo).

ReTux estas videludo pri plataĵoj de libera programare¹ kaj de libera kulture¹ por komputilo. Oni povas elŝuti ĝin senpage el ĝia² oficiala retejo.

  1. Ĉi tio estas nur rekomendo: En via originala teksto ne estas klare, ĉu vi priskribas »videludon« aŭ »plataĵojn«. Ĉi tiel estas klare, ke vi priskribas »videludon« (se vi tion volis).
  2. Vidu korekton unuan.

ankaŭ kelkajn sonojn¹, bildojn kaj muzikon.

  1. »Sono« estas ĝenerale aŭdaĵo, dum »bruo« estas distra kaj fokus·rompa sono.

Mi advertas¹, ke kelkajn² estas tre malfacile² trovi.

  1. Mi ne komprenis la vorton; kion ĝi signifas?
  2. »Kelkaj« estu objekto de »trovi«, kaj tiun verbon devas priskribi adverbo. (Alternative, »kelkaj estas tre malfacile trovebl·aj.«)
1

[deleted] wrote (edited )

1

F3nd0 wrote (edited )

Dankegon. Mi skribis "riajn" tamen, ĉar "ĝi" por mi estas speciisma.

Nedankeginde! Se mi bone komprenis, »speciismo« estas diskriminacio kontraŭ aliaj vivspecoj, do mi supozas, ke vi zorgas pri bestoj… sed mi kredas, ke vi tiuokaze zorgas tute mise!

La pronomon oni decidas surbaze de sekso. Se la sekso estas iĉa, oni diras »li«. Se estas ina, oni diras »ŝi«. Se ne estas aŭ ne gravas (aŭ alias), oni diras »ĝi«. Vi elektu unu pronomon el tiuj ĉiam. Se vi volas paroli pri ajna pingveno, de ajna sekso, la ĝusta elekto estas »ĝi«.

Via uzo de »ri« por ĉi tiu celo neniel diferencas de uzo de »ĝi«! Vi tute same diras, ke la pingveno havas nekonatan sekson. En tio kuŝas esence nenio malaltiga. Nur anstataŭ uzi pronomon fundamentan, vi enkondukas pronomon novan, dubatan, kaj ĥaosigan. Aŭ ĉu mi miskomprenis la problemon, kiun vi vidas ĉe »ĝi«?

"Kelka" estas subjekto kaj "trovi" estas rekta I-verba priskribo de a-vorto (konsultu 27.4. I-verboj kiel rekta priskribo). Se mi eraras, bonvolu klarigi miajn dubojn.

Mi ne spertas pri ĉiuj ebloj de tia priskribo, sed vian mi sentas iom stranga. Rimarku, ke en ĉiuj ekzemploj donitaj de PMEG temas pri farebla aŭ farota ago. Oni povus anstataŭigi la a·vorton per verbo, ĉi tiel:

  • Mi kapablas instrui nur la francan lingvon.
  • Li venigu knabojn, kiuj kapablas servi en la palaco de la reĝo.
  • Ili pretas fari anoncon kontraŭ mia vivo.

La prezentata ago estas ĉiam farota de la subjekto mem. Sed en via frazo, la ago estas farota de iu alia, kaj via subjekto estus fakte objekto de tiu ago.

  • »Kelkaj tre malfacilas trovi«, tion mi ne dirus.

Mi ne certas nun, ĉu eblas aŭ ne. Se ankaŭ vi havas dubojn, prefere skribu ion klare kaj tute ĝustan, per kio vi certe ne eraros. Ekzemple:

  • Kelkaj estas tre malfacile troveblaj.
    • kelkaj → estas ← troveblaj ← malfacile ← tre
  • Kelkajn estas tre malfacile trovi.
    • kelkajn → trovi → estas ← malfacile ← tre
1

[deleted] wrote

0

F3nd0 wrote

(Rekomendo: animal·o → best·o)

Miksi bestojn (inkluzive homojn) kun aĵoj povas esti tute en ordo! Ĉio dependas de la vidpunkto, surbaze de kiu oni metas iojn en la saman kategorion.

Vi probable pensas, ke oni maldevas miksi bestojn kun aĵoj laŭ valoro. Tiu penso estas racia kaj mi konsentus kun ĝi. Sed se vi pensas, ke la pronomoj prezentas malsamajn nivelojn de valoro, vi miskomprenas ilian funkcion.

La sola funkcio de la pronoma malsameco estas distingi inter ĉio laŭ kelkaj trajtoj – tiuj inkluzivas sekson (li / ŝi / ĝi), nombron (ni / ili), kaj difinitecon (si / oni). Surbaze de tiaj trajtoj oni elektas la ĝustan pronomon, sed la trajtoj certe ne inkluzivas valoron! Aĵoj kun bestoj kaj homoj kunhavas pronomojn ofte kaj tute regule, kaj tio diras nenion pri iliaj valoroj.

Unue rigardu la pronomon »ĝi«. Per ĝi oni kutime pronomas bestojn kaj aĵojn. Kaj ankaŭ homojn! Vortoj kiel »infano« kaj »persono« ricevas la pronomon »ĝi« tute same, kaj tio tute ne signifas, ke oni taksas ilin samvaloraj al aĵoj!

Due rigardu la pronomon »ili«. Oni regule uzas ĝin por ĉio en triapersona multenombro – ĉu temas pri homoj, ĉu pri bestoj, ĉu pri aĵoj. Neniu probable ofendiĝos inkluzivite en tia pronomo, ĉar ĝi nenion diras pri ĝia valoro. Ĝi nur indikas triapersonon kaj multenombron (kaj, danke al »si«, ankaŭ ekstersubjektan rolon).

La problemo, kiun oni provas solvi per »ri«, esence ne ekzistas en Esperanto. Oni elpensadas solvojn nur al problemo, kiun oni faris al si mem. La tuta afero estas bone evitebla, se nur oni akceptas la valorigan neŭtralecon de pronomoj, kaj ĉesas sin konvinki pri ilia malĝentileco. Kaj, laŭ supre montritaj ekzemploj de tia neŭtraleco, mi kredas, ke tio estus decido saĝa kaj laŭregula.

1

[deleted] wrote

1

F3nd0 wrote

Se mi diras besto, oni povas pensi, ke mi ekskludas la homojn.

(Korekto: eksklud·as → ekskluziv·as)

»Besto« povas tute bone inkluzivi homojn, kaj oni povas tion facile subkompreni laŭ la kunteksto, kiel oni faras en pluraj aliaj lingvoj. Se ni postulos por ĉiu vorto tre precizan signifon, kaj kreos po nova vorto por ĉiu nuanco, nia lingvo rapide iĝos peza kaj malagrabla.

Estus pli bone uzi "ri" por animaloj kaj "ĝi" por âjoj. Tial ne ekzistus miskomprenon kaj la lingvo estus pli riĉa.

Certe; kial utiligi la simplan lingvon, kiam oni povas »riĉigi« ĝin per superfluaj komplikaĵoj?

0