Comments

You must log in or register to comment.

shanoxilt wrote

Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel) Muziko: Leonard Cohen

Se mi trarigardas la mondon, min ŝokas la malama ondo sur kiu navigas la ŝipoj de la potenculoj. La agoj meritaj de kelkaj justuloj, tretite, kaŝiĝas for ĉies okuloj kaj la bono plu ne vidiĝas, ve, enkaĝigita. Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja!

Nun la korupteco regadas, nun la egoismo kreskadas dum bankoj kaj kapitalistoj ekspluatas la mondon. Ĉu ni devus tion komplice konsenti, kaj antaŭ la krimoj senhonte silenti, aŭ tion denunci kaj peti la juĝon de Dio? Haleluja, …

En mondo finiĝas militoj, ne estas plu beboj malsataj kaj en la fabrikoj kaj kampoj la homoj laboras. Ne plu senhejmuloj en urboj troviĝas, ne plu mizeruloj sur strat’ almozpetas, ne plu bonkoruloj suferas pro l’mondaj fiaĵoj. Haleluja, …

Nun politikistoj kondutas honeste kaj kapitalistoj vivadas modeste, dum ĉesis la raboj kaj murdoj far homoj malbonaj. Neniu plu tuŝas ofende virinojn, neniu diskriminacias kristanojn, neniu atencas la vivon, triumfas la Amo. Haleluja, …

La grandajn problemojn de l’homa vivado “malsato, sekeco kaj poluado” rapide, nun solvos, scienco kaj teknologio. Ĉu “kial ni vivas kaj kial ni mortos” la nuntempa filozofio eksplikos, ĉu la homoj plu ne bezonos la helpon de Dio? Haleluja, …

1