Submitted by jaidedctrl in Esperanto
Ĉi libro tre interesas!
De la Recenzo:
Ĉi libro temas pri plurfaza dormo, kiu estas dormoskemo malsimila al tiuj de la plejmulto da homoj. Plurfaza dormanto dormas po multfojoj en ĉiu tago. Plurfaza dormo havas kelkajn avantaĝojn super kutimaj dormoskemoj (unu- aŭ dufaza dormo), nome, plurfazaj dormantoj bezonas malpli da dormo. Multe da plurfazaj dormantoj eĉ raportas ke ili bone funkcias dormante nur 2 horojn ĉiutage!
Plurfaza dormo estas malkutima kapablo, kaj lerni dormi tiel estas granda defio. Espereble ĉi libro faciligos la taskon per praktikeblaj konsiloj.