Comments
TeoKajLibroj OP wrote
Mi ne komprenas vin. Kiel tiu ĉi estas hagiografio?
kittybecca wrote
ĉar ĝi traktas la temon senkritike, per argumentoj jam antaŭpretigitaj antaŭ jardekoj
TeoKajLibroj OP wrote
El la artikolo:
Esperanto ne estas perfekta lingvo, nek intencas esti tia.
La artikolo ne diras ke Esperanto estas nekritikebla aŭ perfekta. Fakte ĝi eĉ diras ke ĝi sukcesis ĉar ĝi ne celas perfektecon.
kittybecca wrote
Pri tiu frazo mi konsentis. Sed oni povus legi en biografio de sanktulo, "Li ne estis perfekta. Li ne estis Kristo mem." Alia afero estas oferti proprajn pensojn, proprajn esplorojn, freŝan vidpunkton...
Sed mi pardonpetas, ĉar pli afabla kritiko estus pli bona kaj mi certe tiel eraris.
TeoKajLibroj OP wrote
Bone, mi estas novulo en ĉi tiu retejo do mi ne volas komenci per disputo. Mi ne pensas ke Esperanto estas perfekta kaj nur volis esplori kial kaj kiel ĝi kreskis anstataŭ iu alia konstruita lingvo.
kittybecca wrote
tre bona hagiografio