Submitted by kittybecca in Anarkiismo (edited )

El la angla originalo de Nadia C. el Crimethinc. Malneta traduko.

Alfrontu, ke via politiko estas teda merdo. Vi scias, ke tio veras. Alie, kial ĉiuj ekhontas por vi, kiam vi diras la vorton? Kial la ĉeestantaro de la renkontiĝoj de via anarki-komunisma teoria diskutogrupo falis ĝis sia plej malgranda kvanto iam ajn? Kial la subpremata proletaro ne ekkomprenis la veron kaj aliĝis al via batalo por la monda liberiĝo?

Eble, post jaroj da luktado por eduki ilin pri ilia viktimeco, vi komencis kulpigi ilin pri ilia situacio. Ili sendube volas esti premataj sub la kalkano de la kapitalisma imperiismo; alie, kial ili montras nenian intereson pri viaj politikaj aferoj? Kial ili ankoraŭ ne aliĝis al via sinkatenado al mahoganaj mebloj, kriado de devizoj en zorge planitaj kaj ordigitaj protestoj, kaj regula ĉeestado de anarkiismaj librobutikoj? Kial ili ne sidiĝis kaj eklernis ĉiom el la terminaro necesa por aŭtentika kompreno pri la komplikeco de marksisma ekonomia teorio?

La vero estas, ke via politiko tedas ilin ĉar ĝi vere estas malgrava. Ili scias, ke viaj antikvaj stiloj de protesto — viaj marŝoj, manportataj ŝildoj, kaj kunvenoj — estas jam senpovaj efektivigi realan ŝanĝon, ĉar ili fariĝis tiel antaŭvidebla parto de la antaŭstato. Ili scias, ke via post-marksisma ĵargono estas malloga pro tio, ke ĝi vere estas lingvaĵo de nura akademia disputado, ne armilo kapabla subfosi regado-sistemojn. Ili scias, ke via interluktado, viaj skismoj kaj senĉesaj kvereloj pri efemeraj teorioj, neniam povas efektivigi ian realan ŝanĝon en la mondo, kiun ili spertas de tago al tago. Ili scias, ke sendepende de kiu havas politikan postenon, de kiaj leĝoj ekzistas, de kiaj "ismoj" la intelektuloj primanifestacias, la enhavo de iliaj vivoj restos tute sama. Ili — ni — scias, ke nia enuo estas pruvo, ke tia "politiko" ne estas la ŝlosilo al ia efektiva transformo de la vivo. Niaj vivoj ja jam sufiĉe tedas nin!

Kaj ankaŭ vi scias tion. Por kiom el vi la politiko estas respondeco? Io, kion vi faras el sentata devo, kiam en via koro de koroj ekzistas miliono da aferoj, kiujn vi preferus fari? Via volontula laboro — ĉu ĝi estas via plej ŝatata okupo, aŭ ĉu vi faras ĝin pro sento pri devo? Kial vi pensas, ke tiom malfacilas motivigi aliajn volontuli kiel vi? Ĉu povus esti, ke, super ĉio, sento pri kulpo kondukas vin al plenumo de via "devo" politike aktivadi? Eble vi gustigas vian "laboron" per klopodo (ĉu konscia aŭ ne) meti vin en embarason kun la aŭtoritatuloj, arestiĝi: ne pro tio, ke ĝi praktike servos al via kaŭzo, sed por igi la aferon pli ekscita, por rekapti iom da la romantiko de tumultaj tempoj jam delonge pasintaj. Ĉu vi iam sentis, ke vi partoprenas en rito, longe establita tradicio de marĝena protesto, kiu vere servas nur por fortigi la pozicion de la plimulto? Ĉu vi iam sekrete deziris eskapi la senmovecon de viaj politikaj "respondecoj"?

Ne estas mirakle, ke neniu aliĝis al viaj politikaj klopodoj. Eble vi diras al vi, ke ĝi estas malfacila, sendanka laboro, sed iu devas fari ĝin. La realo estas, nu, NE!

Vi efektive faras al ni grandan malhelpon per via laciga, teda politiko. Ĉar fakte, nenio pli gravas ol la politiko. NE la politiko pri la "demokratio" kaj leĝaro, pri la elekto de regiona parlamentano por subskribadi la samajn leĝojn kaj daŭrigadi la saman sistemon. Ne la politiko de tia anarkiisto, kia engaĝiĝis kun la radikala maldekstro pro ia ŝato kvereli pri bagatelaj detaloj kaj verki retorike pri neatingebla utopio. Ne la politiko de iu gvidanto aŭ ideologio, kiu postulas, ke vi faru sindonojn por "la afero." Sed la politiko de niaj ĉiutagaj vivoj. Kiam vi apartigas la politikon disde la tujaj, ĉiutagaj spertoj de individuaj homoj, ĝi fariĝas tute malgrava. Ĝi ja fariĝas la privata kampo de riĉaj, komfort-havaj intelektuloj, kiuj povas ĝeni sin pri tiaj malĝojaj, teoriaj aferoj. Kiam vi engaĝiĝas en la politiko pro sento pri devo, kaj faras el la politiko senĝojan respondecon anstataŭ ekscita ludo valora per si, vi fortimigas la homojn, kies vivoj estas jam tro senĝojaj por elporti plian tedon. Kiam vi faras el la politiko senvivan aferon, senĝojan aferon, teruran respondecon, ĝi fariĝas nur plua pezaĵo sur homoj, anstataŭ maniero levi la pezon de sur homoj. Kaj tiel vi ruinigas la ideon pri politiko por tiuj, al kiuj ĝi devus plej gravi. Ĉar ĉiuj havas kialon konsideri siajn vivojn, demandi al si kion ili volas el la vivo kaj kiel ili povas akiri ĝin. Sed vi ŝajnigas la politikon al ili kiel mizeran, sinreferencan, sencelan etburĝan/boheman ludon, ludon sen graveco al la realaj vivoj, kiujn ili vivas.

Post kiam ni igos la politikon aktuala kaj ekscita, la cetero sekvos. Sed el malĝoja, nur teoria kaj/aŭ rita politiko, nenio valora povas sekvi. Tio ne signifas, ke ni montru nenian intereson pri la bonfarto de homoj, bestoj, aŭ ekosistemoj, kiuj ne tuŝas nin rekte en nia ĉiutaga ekzistado. Sed la fundamento de nia politiko devas esti konkreta: ĝi devas esti tuja. Devas esti evidente al ĉiuj kial ĝi valoras la penon. Ĝi devas esti amuza per si. Kiel ni povas fari pozitivajn aferojn por aliaj se ni mem ne ĝuas niajn proprajn vivojn?

Por momente konkretigi la aferon: posttagmezo dum kiu vi kolektas manĝajojn el firmaoj, kiuj alie forĵetus ilin, kaj servas ilin al malsataj homoj kaj homoj, kiujn lacigis laborado por pagi manĝon — jen bona politika agado, sed nur se vi ĝuas tion. Se vi faras tion kun viaj amikoj, se vi renkontas novajn amikojn dum vi faras ĝin, se vi enamiĝas aŭ interŝanĝas anekdotojn aŭ simple sentas fieron pro via helpo de virino pri ŝiaj financaj bezonoj, jen bona politika agado. Aliflanke, se vi pasigas la posttagmezon tajpante koleran leteron al obskura maldekstra tablojdo, obĵetante al ies uzo de la termino "anarki-sindikatisto," tio faras feknenion, kaj vi scias tion.

Eble tempas trovi novan vorton por la "politiko," ĉar vi faris el la malnova vorto tian sakraĵon. Ĉar neniu devus esti mallogita, kiam ni parolas pri interagado por plibonigi niajn vivojn. Do ni prezentas al vi niajn postulojn, kiuj ne estas fornegoceblaj, kaj devas esti plenumitaj laŭeble plej frue — ĉar ni ne vivos eterne, ĉu?

  1. Igu la politikon denove grava al nia ĉiutaga sperto de la vivo. Ju pli malproksimos la objekto de nia politika koncerno, des malpli ĝi signifos por ni, des malpli reala kaj urĝa ĝi ŝajnos al ni, kaj des pli tedos la politiko.

  2. Ĉia politika agado devas esti ĝoja kaj ekscita per si. Oni ne povas eskapi malĝojon per plia malĝojo.

  3. Por efektivigi tiujn unuajn du paŝojn, tute novaj politikaj aliroj kaj metodoj devos kreiĝi. La malnovaj estas malaktualaj, malmodaj. Eble ili NENIAM estis bonaj, kaj tial nia mondo estas kia ĝi estas nun.

  4. Ĝuu vin! Neniam estas kialo enui... nek enuigi!

Aliĝu al nia klopodo fari el la "revolucio" ludon, ludatan por la plej alta vetaĵo el ĉiuj, sed ĝoja, senzorga ludo tamen!

4

Comments

You must log in or register to comment.