Submitted by kittybecca in Anarkiismo (edited )

Traduko de artikolo de Jake Johnson en Common Dreams, https://www.commondreams.org/news/2018/10/29/after-win-brazilian-fascist-jair-bolsonaro-worlds-capitalists-salivate-over-new . Disponata laŭ permesilo CC-BY-SA 3.0.

La ĉi-suba traduko ja verŝajne havas erarojn, kaj nepre ne estu senkritike konsiderata kiel ekzemplo de perfekta Esperanto.

Dum brazilaj virinoj, GLAT-uloj, laboristoj, kaj neblankuloj reagis kun hororo al la elekto de la faŝisto Jair Bolsonaro al la prezidanteco dimanĉe post kampanjo plenplena de antaŭjuĝo kaj militismo, okcidentaj negocaj interesoj kaj la negoca gazetaro apenaŭ povis enteni sian ĝojon pri la venko de la ekstremdekstra eksa milita paraŝutisto, kiu promesis perforte pli malfermi la brazilajn merkatojn al fremda investado, reduktegi firmaajn impostojn, kaj privatigi la publikajn servojn de la nacio.

Dum ili emfazis la “homofobiajn, racismajn kaj mizoginajn diraĵojn” de Bolsonaro, la Kanada Elsenda Akcia Firmao (CBC) ekscitite diris, ke lia venko super la kandidato de la Laborista Partio, Fernando Haddad, “povus signifi freŝajn oportunojn por kanadaj firmaoj, kiuj celas investi en tiu rimedoriĉa lando” dank’ al lia forta sindevigo al “malfermaj merkatoj.”

Kanadaj negocaj interesoj tute ne estas la nuraj en bona pozicio por enorme profiti la aŭtoritarisman reĝimon de Bolsonaro.

Kiel raportis The Intercept pasintsemajne, usonaj negocaj elitoj ekstazis pri la ebleco, ke venkos Bolsonaro, kiun iu firmaa estrarano nomis “bovmerkata oportuno por ni.”

Entuziasmigitaj per la elekto fare de Bolsonaro de la dekstra financisto Paulo Guedes, instruita en la Universitato de Ĉikago, investistoj “pli ol feliĉe malatentas la aŭtoritarismajn impulsojn kaj perfortajn promesojn,” rimarkis Lee Fang kaj Zaid Jilani el The Intercept.

“Guedes promesis forvendi ŝtatajn posedaĵojn, reduktegi la sistemon de publikaj pensioj, revizii la impostokodon, kaj malreguligi la ekonomion,” Fang kaj Jilani raportis. “Alia konsilanto de Bolsonaro, Nabhan Garcia, diris al Reuters, ke la ministraro reduktegos monpunojn kontraŭ agrokultivistoj, kiuj malobservas mediajn regulojn en delikataj areoj kiel Amazono.”

Negoca ekscitiĝo pri la leviĝo al potenco de Bolsonaro—ebligita grandparte de la enkarcerigo de la eksa prezidanto kaj plej populara politikisto de Brazilo, Lula da Silva, pro akuzoj pri korupto, kiujn oni denuncis kiel tre dubindaj—komenciĝis, kiam la ekstremdekstra leĝofaristo venkis en la unua balota rundo komence de ĉi tiu monato.

La usona prinegoca televida kanalo CNBC raportis, ke “Brazilaj akcioj superis la ceteron de la mondo” antaŭ la baloto dimanĉa.

Post la 10-poenta venko de Bolsonaro, akcioj kontinuis kreskegi dum investistoj laŭdis la leviĝon de aŭtoritaristo, kiu promesis detrui la publikan sektoron kaj “doni blanketon al la polico por mortigado.”

"Jair Bolsonaro diris la vortojn, kiujn investistoj volas aŭdi,” Bloomberg raportis lunde. “La prezidonto de Brazilo ĵuris tranĉi la deficition, forpagi grandan parton de la debito kaj redukti la grandecon de la registaro post kiam rezultoj montris, ke li facile venkos Fernando Haddad el la maldekstra Laborista Partio. Tio helpis al Brazilaj posedaĵoj etenditajn gajnojn lunde. La monunuo aldonis maksimume 1,5 procenton kaj la akciaj futuroj de Ibovespa kreskis 4-procente dum la frua komercado. Usona deponbanka kvitanco de la ŝtat-regata nafta produktanto Petroleo Brasileiro SA kreskis 7,1 procente dum la antaŭmerkataj horoj.”

3

Comments

You must log in or register to comment.

There's nothing here…