Submitted by jaidedctrl in Esperanto

"
Almenaŭ antaŭ 1 500 jaroj ĉinoj komencis uzadon de 12 bestoj asociitaj kun 12-jara cirklo por signi la jaron de la naskiĝo de personoj. La 12 bestoj laŭvice estas: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Kaj laŭ la ĉina tradicia kalendaro hodiaŭ ĝuste estas la unua tago de la jaro de porko.

Laŭ legendo, ĉina dio Yuhuang Dadi ordonis, ke ĉiuj bestoj venu por festi lian naskiĝtagon, samtempe li elektu 12 bestojn antaŭe atingontajn kiel gardistojn ĉe la vojo al la Ĉielo, kaj laŭjare la 12 bestoj elektitaj alternos.

Tiam rato kaj kato estis najbaroj, sed kato ofte ofendis raton, kvankam rato indignis sed ĝi ne kuraĝis esprimi la malkontenton. Kato estis dormema, ĝi petis de rato veki ĝin matene de la naskiĝtago de dio Yuhuang Dali. Buŝe rato konsentis.

Fakte rato tute ne plenumis sian promeson. Frumatene ĝi silente forlasis hejmen al la palaco de dio Yuhuang Dali. Iu profunda rivero obstaklis sur ĝia vojo. Kiam rato ĉagreniĝis, tiam venis bovo, kiu estis konata pro diligenteco kaj bonkoreco. Iu ideo tuj tuŝis la kapon de rato, rato ridetis kaj rapide saltis en orelon de bovo. Tial danke al bovo, rato trapasis la riveron.

En la orelo de bovo rato sentis sin komforta, pro tio ĝi ne saltis el la orelo. Preskaŭ vespere bovo atingis la Ĉielon. Antaŭ kiam la bovo eniris en la palacon de dio Yuhuang Dali, rato rapide saltis kaj kuris al dio. Do rato la unua atingis Yuhuang Dali kaj tiel fariĝis la unua besto de la 12 bestoj.

Krom legendoj, ĉinoj ofte analizas la vicon per agado de la 12 bestoj. La 23-a horo ĝis la 1-a horo de la dua tago, nokte estas la tempo por agoj de rato; de la 1-a ĝis la 3-a horo bovo faras remaĉadon; de la 3-a ĝis la 5-a horo tigroj serĉas manĝaĵojn; de la 5-a ĝis la 7-a horo leporo komencas serĉadon de manĝaĵoj; de la 7-a ĝis la 9-a horo estas tempo por ke legenda besto drako aranĝu pluvon; de la 9-a ĝis la 11-a horo serpento viglas; de la 11-a ĝis la 13-a horo ĉevalo viglas; de la 13-a ĝis la 15-a horo ŝafo manĝas herbojn; de la 15-a ĝis la 17-a horo simio aktivas; de la 17-a ĝis la 19-a horo vesperiĝas kaj koko revenas al kokejo por ripozo; vespere de la 19-a ĝis la 21-a horo hundo gardas ĉe pordo; kaj de la 21-a ĝis la 23-a horo porko dormas profunde.

Laŭ libro Beishi · Yuwenhufa de la ĉina Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420 – 589) , patrino de s-ro Yuwen Hu leteris al li dirante: "Mi naskis vin kaj viajn pli aĝajn fratojn, via plej aĝa frato apartenas al rato, via dua pli aĝa frato apartenas al leporo kaj vi apartenas al serpento". Tio montras, ke la 12 bestoj estis uzataj en tiu epoko.

Laŭ ĉinaj antikvaj libroj en la antikveco ĉinoj vivantaj en la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero uzis dek Ĉielajn Trunkojn kaj dek du Terajn Branĉojn por indiki jarojn, monatojn, tagojn kaj horojn. Kaj en la nordokcidenta landparto naciminoritatoj uzis bestojn por indiki jarojn. Poste sekve de interŝanĝoj kaj kontaktoj de popolanoj en la du regionoj, kuniĝis kaj fandiĝis la du manieroj, fine formiĝis la maniero de la 12 bestoj.

Svi naskiĝis en la kuranta jaro, do vi apartenas al la jaro de porko. 12 jaroj cirkulas. Do vi nun komprenas, al kiu besto-jaro vi apartenas.

Jen la bondeziroj el esperantistoj en Pekino kaj Tianjin-urbo.
"

Feliĉan porkan novjaron!

1

Comments

You must log in or register to comment.

There's nothing here…